"BRICS-landoj +" ellasas pozitivan efikon

(GMT+08:00) 2017-08-30 20:22:54     Redaktoro:Xiong

La 30an de aŭgusto, en la gazetara konferenco okazigita de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj por la naŭa kunveno de gvidantoj el kvin BRICS-landoj kaj la kunveno de dialogo inter la landoj de nove leviĝantaj merkatoj kaj la evoluantaj landoj, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke BRICS-landoj ne estas fermita klubo, kaj la influo de BRICS-landoj efikas ne nur sur BRICS-landojn. La BRICS-sistemo jam fariĝis ne nur grava platformo por la kunlaboro kaj komunaj interesoj inter la nove leviĝantaj landoj kaj la evoluantaj landoj, sed ankaŭ grava rolo por la afero de la internaciaj paco kaj evoluado. BRICS-landoj tenas sin je malferma koncepto. Ĝis nun BRICS-landoj havas utilan sperton, tio estas, disvolvi dialogon kaj kunlaboron kun aliaj nove leviĝantajn merkatoj kaj evoluantaj landoj. Jam de la jaro 2013 ĉiuj renkontiĝo de gvidantoj el BRICS-landoj invitis iujn ne-BRICS-landojn partopreni en dialogo kaj interŝanĝo.

Wang diris, ke ĉi-jare Ĉinio, resumante la pasintajn sukcesajn spertojn, proponis la modelon "BRICS-landoj +", kiun tuj akceptis multaj nove leviĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. La ideo "BRICS-landoj +" altgrade akordiĝas kun la spirito de BRICS, tio estas, malfermo kaj inkluzivo, kunlaboro kaj kungajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin