Printempo

(GMT+08:00) 2017-08-30 16:28:32     Redaktoro:Pluveta

 

Printempo

Verkis Zhu Ziqing

Elĉinigis Liu Hongyuan

Post longa sopirado kaj atendado, la orienta venteto alvenas, anoncante la alproksimiĝon de la printempaj paŝoj.

Ŝajnas, ke ĉio ĵus vekiĝis, malfermante siajn okulojn kun plezuro. Klariĝas kaj malsekiĝas la montoj, leviĝas la akvo kaj ekradias la vizaĝo de la suno.

Herbetoj elŝoviĝis el la tero preteratendite, delikataj kaj smeraldaj. Ili etendiĝas ĉie en la ĝardenoj kaj sur la kampoj se vi rigardas ĉirkaŭen. Oni tie sidas, kuŝas, aŭ de tempo al tempo sin rulas, piedludas pilkon, vetkuras kaj ĝuas kaŝludon. La brizo trapasas senbrue kaj la herbetoj estas molaj.

Persikarboj, abrikotarboj, pirarboj – ĉiuj konkuras inter si por havi plenan floradon. Iuj el tiuj floroj estas ruĝaj kiel fajro, aliaj rozaj kiel krepuskruĝo kaj ankoraŭ aliaj blankaj kiel neĝeroj. La floroj dolĉe gustas; kaj se vi fermas la okulojn, vi sentas, kvazaŭ tiuj arboj jam pleniĝus de persikoj, abrikotoj kaj piroj! Sub la floroj zumas centoj da miloj da abeloj, kaj flugas tien kaj reen diversspecaj papilioj. Ĉie videblas sovaĝaj floroj kiuj, diversaspektaj, kun aŭ sen nomoj, kreskas disĵetite en la densaj herboj, palpebrumante kiel okuloj aŭ steloj.

"Estas malvarmete, kiam la vizaĝon karesas la printempa zefiro", ĝuste kiel la patrino karesas vin permane. La vento alportas la guston de nove plugita tero, miksiĝanta kun la aromo de verdaj herbetoj kaj ankaŭ kun la agrabla odoro de diversaj floroj – ĉio ĉi fermentas en la humideta aero. Birdoj metas siajn nestojn inter diverskoloraj floroj kaj delikataj folioj kaj, ekĝojinte, invitas siajn amikojn por parademe elfluigi el siaj kristalaj voĉoj belajn melodiojn, kiuj respondas al la facila venteto kaj fluanta akvo. Tiam ankaŭ laŭte sonas tuttage la fluteto de la knabo sidanta surdorse de la bovo.

Oftas tiutempe de la jaro pluvfalo, kiu daŭras du aŭ tri tagojn. Sed vi ne devu ĉagreniĝi. Vidu! La pluveroj falas aŭ kiel bovharetoj aŭ kiel pintoj de porbrodadaj kudriloj aŭ kiel maldikaj fadenoj dense, oblikve trikitaj. La tegmentojn de loĝdomoj vualas maldikaj fumoj. La folioj tamen estas brilete verdaj kaj herbetoj okulfrape smeraldaj. Ĉe vesperiĝo eklumiĝas la lampoj, kaj iomete da ties lumo reliefigas nokton kvietan kaj trankvilan. En la kamparo vilaĝanoj tenantaj ombrelojn promenas sur vojetoj aŭ apud ŝtonaj pontetoj; estas ankaŭ tiuj, kiuj laboras en la kampoj, portante pajlajn pluvmantelojn sur siaj ŝultroj aŭ bambuĉapelojn sur siaj kapoj. Kvietas iliaj kabanoj kun pajlotegmento dise starantaj en la pluvo.

Iom post iom multiĝas kajtoj sur la ĉielo kaj ankaŭ kolektiĝas geknaboj sur la tero. Kaj en la urboj kaj sur la kamparo, ĉiuj, ĉu junaj ĉu maljunaj, eliris el siaj domoj kvazaŭ por konkure sin amuzi. Ili sin ekzercas kaj vigligas; ĉiu faras sian propran aferon. "Printempo gravas por la tutjara laboro." Ĉe la ĵusa komenco troviĝas sufiĉe da tempo kaj espero.

Printempo estas kvazaŭ nove naskita bebo, kiu kreskas, kun noveco de la kapo ĝis la piedoj.

Printempo estas kvazaŭ belvestita knabineto, kiu iras, ridetante.

Printempo estas kvazaŭ fortika junulo, kiu, kun fereskaj brakoj, talio kaj piedoj, gvidas nin antaŭen.

El Zhu Wenshu: Ĉinlingva Legolibro por Mezlernejanoj, Volumo I, julie 1933

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin