Novaĵoj  (Aŭgusto 31)

(GMT+08:00) 2017-08-31 17:34:15     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke La Nova Disvolva Banko de BRICS konsentis krediton al du ĉinaj projektoj; Ĝenerala sekretario de la UN vokas la palestinan popolon unuiĝi. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj anoncis merkrede vespere en Ŝanhajo, ke ĝia direkcio aprobis kvar prunt-petojn el membrolandoj. La sumo kalkuliĝas al proksimume 1 400 milionoj da usonaj dolaroj. Du el la petoj venas el Ĉinio kaj la prunto estos uzata por akvoutiliga projekto de la rivero Xiangjiang en la provinco Hunan kaj energiŝpara projekto en la provinco Jiangxi.

La akvoutiliga projekto de la rivero Xiangjiang en la provinco Hunan pruteprenos 2 miliardojn da juanoj, kaj la energiŝpara projekto en la provinco Jiangxi ricevos 200 milionojn da usonaj dolaroj.

Antaŭe, la Nova Disvolva Banko aprobis du petojn el Ŝanhajo kaj Fujian-provinco, kaj tiel entute kvar petoj el Ĉinio estis aprobitaj.

Ĉi-foje la du aliaj petoj venas el Hindio kaj Rusio. La hinda projekto ricevos 470 milionojn da usonaj dolaroj, kiuj estos uzataj por helpi pli ol 3 000 vilaĝojn akiri puran akvon. La sumo de la rusa projekto kalkuliĝas al 460 milionoj da usonaj dolaroj kaj estos uzata por konstruado de la juĝa sistemo.

Ĉinio merkrede diris, ke sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) devas esti aplikitaj en la kadro de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn, post kiam la Sekureca Konsilio de la UN publikigis la deklaron, kiu forte kondamnas la lundan misil-ĵeton de la KDPR kaj kelkajn ĵetojn en ĵaŭdo.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio esprimas gravan zorgon pri tio, ke la KDPR, per la misil-ĵeto trans Japanio kaj la lastatempaj agoj kaj publikaj deklaroj, intence rompis regionajn pacon kaj stabilecon kaj kaŭzis gravan sekurecan maltrankvilon en la tuta mondo.

Hua diris, ke la deklaro reflektas la konsenton de la internacia komunumo. Ĉinio kontraŭstaras al ajna unuflanka sankcio aŭ longtempa jurisdikcio laŭ la enlanda leĝo de iu lando, kaj esperas, ke ĉiuj partioj efektivigos la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio serioze, amplekse kaj komplete.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres akcentis merkrede en Gazao, ke Gazao estas integra parto de la palestina teritorio. Li vokis la palestinan popolon unuiĝi.

Guterres faris la rimarkojn en gazetara konferenco en la urbeto Beit Lahiya en Gazao. Li vokis la palestinan popolon unuiĝi sub la plano ellaborita de la Palestina Liberiga Organizo, kaj emfazis, ke interna splitiĝo en Palestino damaĝas la palestinan aferon.

Li urĝis forigi obstaklon sur la vojo al du-ŝtata solvo por atingi la celon fondi sendependan palestinan ŝtaton. Li diris, ke li esperas vidi palestinan ŝtaton, kiu dividas pacon kaj sekurecon kune kun Israelo kaj volas refoje viziti Gazaon.

La ĝenerala sekretario esprimis bedaŭron pri severa humanitara krizo alfrontata de Gazao, kaj vokis la internacian komunumon liveri humanitaran helpon al Gazao. Krome, Li ankaŭ deklaris asigni 4 milionojn da usonaj dolaroj al la regiono.

Libano merkrede deklaris la finon de la operaco de elimino kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Libana prezidento Michel Aoun deklaris la informon en gazetara konferenco. Joseph Aoun, ĉefkomandanto de la libana armeo, diris en la gazetara konferenco, ke la kontraŭterorisma agado atingis du celojn: elpeli batalistojn de la Islama Ŝtato el Libano, kaj trovi 9 libanajn soldatojn, kiuj estis forkaptitaj de la grupo.

La iraka armeo diris merkrede, ke la iraka aerarmeo lastatempe lanĉis atakojn en la urbeto al-Qaim en la okcidenta provinco al-Anbar, kaj 94 batalistoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato estis mortigitaj.

La Komandejo de Komuna Agado diris en deklaro, ke laŭ informoj de la sekreta servo, la iraka aerarmeo atakis ses fortikaĵojn de la Islama Ŝtato en la urbeto al-Qaim, kaj estis mortigitaj 94 batalistoj, inkluzive de sekureca ĉefo, kaj gvidanto, kiu aktivis en la nordokcidenta urbeto Tal Afar.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede diris en la katara ĉefurbo Daŭho, ke Rusio ne agos kiel mediacianto pri diplomatia krizo de Kataro.

Lavrov faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun katara ministro pri eksterlandaj aferoj Sheikh Sabah Al-Khaled Al-Hamad Al-Sabah. Li diris, ke la diplomatika krizo inter Kataro kaj aliaj landoj devas esti solvita en la kadro de la Golfa Kunlabora Konsilio.

Lavrov diris ankaŭ, ke Rusio ne havas novan opinion malsaman ol tiuj de Usono kaj Kuvajto, kaj la nuna opinio estas la bazo por komenco de dialogo.

La jemena novaĵ-agentejo Saba raportis, ke la multlanda koalicia armeo gvidata de Saud-Arabio lanĉis aeratakon al la aŭtovojo inter la jemena ĉefurbo Sanao kaj Hodeidah merkrede matene; cisternokamiono apud vojo estis trafita, kaj kvin civiluloj estis mortigitaj.

La 25an de aŭgusto la koalicia armeo lanĉis aeratakon en la ĉefurbo Sanao, trafante civilan loĝejon. Almenaŭ 16 homoj, inkluzive de 6 infanoj, estis mortigitaj. Saud-Arabio anoncis en la sekva tago, ke teknika problemo kaŭzis la akcidenton.

En septembro de 2014, la ŝijaista grupo Houthi prenis la ĉefurbon Sanao kaj ekokupis la sudan regionon, kaj prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi devigite iris al Saud-Arabio por peti azilon. En marto de 2015, Saud-Arabio kaj aliaj landoj komencis grandskalan operacon kontraŭ la grupo Houthi, kaj pro tio eskaladiĝis la konflikto en Jemeno. En marto de la kuranta jaro, ĝenerala vicsekretario de la UN pri humanitaraj aferoj Stephen O`Brien diris, ke miloj da civilulo estis mortigitaj kaj kelkdek miloj da aliaj vunditaj en la pasintaj du jaroj, kaj proksimume 19 milionoj da homoj bezonas humanitaran helpon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin