Fokusoj de la Semajno (Sep. 01)

(GMT+08:00) 2017-09-01 09:35:39     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde, la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj forte kondamnis la lastatempan misil-ĵeton de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), postulante ĝin tuj haltigi tiajn agojn. La Sekureca Konsilio akcentis en deklaro, ke la agoj de la KDPR estas minaco ne nur al la regiono, sed ankaŭ al ĉiuj membroŝtatoj de la UN.

La deklaro publikigita post nepublika interkonsiliĝo inter membroj de la konsilio diris, ke la Sekureca Konsilio esprimas gravan zorgon pri tio, ke la KDPR, per la misil-ĵeto trans Japanio kaj la lastatempaj agoj kaj publikaj deklaroj, intence rompis regionajn pacon kaj stabilecon kaj kaŭzis gravan sekurecan maltrankvilon en la tuta mondo. La Sekureca Konsilio postulas, ke la DPRK ne plu ĵetu balistan misilon kaj plenumu rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

La Sekureca Konsilio postulis, ke la KDPR forlasu ĉiujn nukleajn armilojn kaj ekzistantajn nukleajn programojn en kompleta, kontrolebla kaj neinversigebla maniero kaj tuj haltigu rilatajn aktivecojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke ĉiuj partioj devas sin deteni kaj labori kune por konservi pacon kaj stabilecon sur la Korea Duoninsulo, ĉar la pasinteco pruvis, ke premado kaj sankcioj ne povas solvi la demandon, kiu estas longtempa, komplika kaj kompleksa. Ŝi proponis, ke ĉiuj partioj trankvile kaj zorge studu la rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio. Ŝi klarigis, ke la rezolucioj konsistas el almenaŭ du partoj: bridi la nuklean kaj misilan disvolvadon de la KDPR kaj rekomenci la sespartian intertraktadon.

Armea proparolanto diris lunde, ke la ĉina armeo restos viglatenta kaj firme defendos nacian teritorion kaj suverenecon post milita alfrontado inter Ĉinio kaj Hindio.

Proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo Wu Qian diris, ke paco kaj stabileco laŭ la ĉina-hinda landlimo koncernas pacon kaj stabilecon de la regiono kaj konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj.

Hindio retiris siajn armeanojn kaj ekipaĵojn el la regiono Dong Lang (Doklam) post la alfrontado, kiu daŭris pli ol du monatojn.

Wu diris, ke Ĉinio memorigas Hindion tiri lecionojn el la alfrontado, observi subskribitajn traktatojn kaj la bazajn principojn de internacia juro kaj labori kune kun Ĉinio por protekti pacon kaj stabilecon laŭ la landlimo kaj antaŭenigi sanan disvolviĝon de la du armeoj. Wu diris ankaŭ, ke la ĉina armeo estas memfida kaj kapabla por protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj interesojn de disvolvado kaj ankaŭ por fari pli grandan kontribuon al monda paco.

Unesko, la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, merkrede anoncis la gajnantojn de la Internacia Alfabetiga Premio de 2017, kiu honoras eminentecon kaj novigon en la tutmonda alfabetigo.

La premioj estos donitaj al kvin laŭreatoj el Kanado, Kolombio, Jordanio, Pakistano kaj Sud-Afriko okaze de Internacia Alfabetiga Tago, kiu falas en la 8an de septembro.

La premioj estas dividitaj en du kategoriojn, nome la Konfucea Premio de Unesko pri Alfabetigo, sponsorita de Ĉinio, kaj la Alfabetiga Premio Reĝo Sejong de Unesko, sponsorita de la Korea Respubliko.

Ĉi-jare, la Konfucea Premio, kiu rekompencas projektojn, kiuj profitigas kamparajn loĝantojn kaj eksterlernejajn junulojn, precipe knabinojn kaj virinojn, estas aljuĝita al la Programo AdulTICo el Kolombio, la Civitana Fonduso el Pakistano, kaj la projekto FunDza el Sud-Afriko.

La Premio Reĝo Sejong, dediĉita al edukado pri patrinlingva alfabetiga edukado, estas dividita de la Centro por Studado pri Lernado kaj Rezulto el Kanado kaj la programo We Love Reading el Jordanio.

La kvin gajnintoj ricevos medalon, atestilon kaj 20 000 dolarojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin