Novaĵoj  (Septembro 1)

(GMT+08:00) 2017-09-01 17:13:23     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Taĝikio konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon; Ĉinio laŭdas kontribuojn de Pakistano al la batalo kontraŭ terorismo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia taĝika paralelulo Emomali Rahmon ĵaŭde en Pekino, konsentante starigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj.

Parolante pri la subteno de Taĝikio al la iniciato de la Zono kaj Vojo, Xi diris, ke ambaŭ flankoj devas akordigi la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la nacia disvolva strategio de Taĝikio por la periodo ĝis 2030. La du landoj devas kunlabori pli en transporto, energio, havenoj kaj konstruado de reta infrastrukturo por plibonigi ĉiuflankan interligon.

La ĉina prezidanto sugestis, ke ambaŭ flankoj kreu novan situacion en agrikulturo, kunlaboro de industria produktkapablo kaj scienca novigo. Xi instigis Taĝikion sin ligi kun ĉinaj financaj institucioj, la Silkvoja Fonduso kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Taĝikio por faciligi komercon kaj investon. Kiel landoj kun granda antikva civilizacio, Ĉinio kaj Taĝikio povas havi pli da interŝanĝoj en kulturo, edukado kaj junularo.

Rahmon priskribis Ĉinion kiel bonan najbaron, partneron kaj fraton kaj laŭdis la striktan kunlaboron en politiko, kulturo, komerco kaj investo. Li diris, ke Taĝikio subtenas la Silkvojan Ekonomian Zonon kaj laboros kun Ĉinio por grandigi partnerecon en financo, agrikulturo, akvaj resursoj, energio kaj mina industrio. Li diris, ke Taĝikio atendas pli da kunordigo kun Ĉinio en regionaj kaj internaciaj aferoj kaj pli da kunlaboro en leĝ-plenumo kaj sekureco. Li aldonis, ke Taĝikio donos plenan subtenon al la laboro de Ĉinio kiel deĵoranta prezidanto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Zhang Dejiang renkontiĝis kun Rahmon respektive.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde telefone konversaciis kun sia franca paralelulo Jean-Yves Le Drian pri la situacio en la Korea Duoninsulo.

Wang reasertis la principan starpunkton de Ĉinio pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj opono kontraŭ la ĵetado de balista misilo fare de Pjongjango. Ĉinio ĉiam strikte efektivigas la rezoluciojn de la Sekureca Konsilo de la Unuiĝintaj Nacioj, ludante pozitivan rolon en serĉado de paca solvo al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Wang vokis al la aliaj koncernaj partoj kune klopodi por mildigi la streĉecon sur la Korea Duoninsulo kaj rompi la nunan neelireblan ciklon de pliiĝanta streĉeco kiel eble plej frue.

Dum la konversacio, Le Drian esprimis la maltrankvilon de Francio pri la lastatempaj ĵetoj de balista misilo. Li diris, ke Francio subtenas pli fortajn klopodojn de la internacia komunumo por antaŭenpuŝo de la procezo de sennukleigo en la Korea Duoninsulo. Li rimarkigis, ke lia lando subtenas la rolon de Ĉinio en solvado de la nuklea demando de la duoninsulo kaj firme malakceptas la kritikon, ke Ĉinio ne plenumas siajn respondecojn. Li aldonis, ke Francio klopodos kune kun Ĉinio por antaŭenigi pacan solvadon de la nuklea demando de la Korea Kuoninsulo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Pakistano, troviĝanta ĉe la frontlinio de la batalo kontraŭ terorismo, faris pozitivajn klopodojn kaj pagis grandan koston por bati terorismon en la pasintaj jaroj, kaj la internacia komunumo devas objektive agnoski kaj plene konfirmi la kontribuojn de Pakistano al la batalo kontraŭ terorismo. Ŝi diris, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano kaj aliaj landoj por fortigi kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo kaj sin dediĉos plu al sekureco kaj stabileco de la regiono.

Estis raporto, ke usona prezidento Donald Trump diris lastatempe, ke Pakistano estas lando protektanta teroristojn. Konsidere pri sekureco, Hindio postulis, ke Ĉinio premu Pakistanon kapti teroristojn sur sia teriotorio por ĝi. Reponde al la demando, ĉu tiu ĉi temo estos diskutata en la Pintkunveno de BRICS-landoj en la ĉina urbo Xiamen, Hua faris la rimarkojn. Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi rimarkis la zorgon de Hindio pri la batalo kontraŭ terorismo en Pakistano, kaj ŝi opinias, ke tio ne devas esti elstara temo en la pintkunveno.

Usona ministro pri defendo James Mattis diris ĵaŭde, ke li jam subskribis la ordonon aldoni armeanojn al Afganio. Tamen li ne publikigis precizan nombron.

Mattis diris al raportistoj en Pentagono, ke la aldonotaj armeanoj inkluzivas militajn konsilistojn kaj subtenantojn por altigi la batalkapablon de la afgana registara armeo. Li rifuzis diri precizan nombron de la aldonotaj armeanoj kaj promesis malkaŝi pli da detaloj antaŭ ol prezenti koncizan raporton al la Kongreso en la venonta semajno.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke la retpaĝaro de la ministerio havas la ĉinlingvan version ekde tiu tago.

Zakharova diris al raportistoj, ke la ĉinlingva retpaĝaro konsistas el bildaj informoj kaj gravaj novaĵoj, kaj nun ĝi estas en la stadio de provfunkciado. Ŝi esperis, ke ĉinaj retanoj vizitos la retpaĝaron kaj donos retrosciigojn.

La Korea Demokratia Popola Respubliko ĵaŭde malakceptis la deklaron de prezidanto, kiun publikigis la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kondamnante ĝian lastatempan provpafon de mezlongdistanca balista misilo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris, ke Pjongjango kategorie malakceptas la deklaron de la Sekureca Konsilio.

La proparolanto diris, ke ili jam avertis Usonon, ke ili atenteme observas ĝian konduton. La strategia trupo de la Korea Popola Armeo ĉi-foje nur levis la kurtenon de rezolutaj kontraŭrimedoj prenotaj kontraŭ Usono, ĉar ĝi respondis al ilia averto per okazigo de la atakema komuna ekzercado Liberec-Gardisto Ulji.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin