Irano estas aprezata rilate la plenumon de sia devo

(GMT+08:00) 2017-09-01 20:00:38     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la unua de septembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas laŭdon pri tio, ke Irano plenumis sian devon en la Kompleta Interkonsento pri Irana Nuklea Problemo, kaj aprezas la penadon, kiun faris Irano kaj la Internacia Atomenergia Organizo.

Estis raporto en la 31a de aŭgusto, ke la ĝenerala direktoro de la Internacia Atomenergia Organizo ree konstatis kaj komunikis, ke Irano plenumis sian devon en la Kompleta Interkonsento pri Irana Nuklea Problemo. Por tio Hua Chuying diris, ke Ĉinio rimarkis la plej novan raporton prezentitan de la ĝenerala direktoro. La raporto refoje konfirmis, ke Irano plenumis sian devon en la Kompleta Interkonsento pri Irana Nuklea Problemo. Ĉinio esprimas laŭdon por tio kaj aprezas la penadon, kiun faris Irano kaj la Internacia Atomenergia Organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin