Ĉina kaj franca ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri situacio en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-01 14:20:43     Redaktoro:Yu

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde telefone konversaciis kun sia franca paralelulo Jean-Yves Le Drian pri la situacio en la Korea Duoninsulo.

Wang reasertis la principan starpunkton de Ĉinio pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj opono kontraŭ la ĵetado de balista misilo fare de Pjongjango. Ĉinio ĉiam strikte efektivigas la rezoluciojn de la Sekureca Konsilo de la Unuiĝintaj Nacioj, ludante pozitivan rolon en serĉado de paca solvo al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Wang vokis al la aliaj koncernaj partoj kune klopodi por mildigi la streĉecon sur la Korea Duoninsulo kaj rompi la nunan neelireblan ciklon de pliiĝanta streĉeco kiel eble plej frue.

Dum la konversacio, Le Drian esprimis la maltrankvilon de Francio pri la lastatempaj ĵetoj de balista misilo. Li diris, ke Francio subtenas pli fortajn klopodojn de la internacia komunumo por antaŭenpuŝo de la procezo de sennukleigo en la Korea Duoninsulo. Li rimarkigis, ke lia lando subtenas la rolon de Ĉinio en solvado de la nuklea demando de la duoninsulo kaj firme malakceptas la kritikon, ke Ĉinio ne plenumas siajn respondecojn. Li aldonis, ke Francio klopodos kune kun Ĉinio por antaŭenigi pacan solvadon de la nuklea demando de la Korea Kuoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin