KDPR malakceptas deklaron de Sekureca Konsilio de UN

(GMT+08:00) 2017-09-01 15:04:29     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko ĵaŭde malakceptis la deklaron de prezidanto, kiun publikigis la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kondamnante ĝian lastatempan provpafon de mezlongdistanca balista misilo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris, ke Pjongjango kategorie malakceptas la deklaron de la Sekureca Konsilio.

La proparolanto diris, ke ili jam avertis Usonon, ke ili atenteme observas ĝian konduton. La strategia trupo de la Korea Popola Armeo ĉi-foje nur levis la kurtenon de rezolutaj kontraŭrimedoj prenotaj kontraŭ Usono, ĉar ĝi respondis al ilia averto per okazigo de la atakema komuna ekzercado Liberec-Gardisto Ulji.

La proparolanto diris, ke per okazigo de la komuna ekzercado, Usono neis la rimedojn memvole prenitajn de la KDPR por redukti la ekstreman streĉecon kaj senprudentajn agojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin