Ĉina prezidanto interparolis kun taĝika prezidento

(GMT+08:00) 2017-09-01 14:02:01     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun taĝika prezidento Emomali Rakhmonov, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la dialogon inter novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj. La du ŝtatestroj konsentis establi ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Taĝikio kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn ĉe la nova startpunkto.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Taĝikio estas proksimaj amikoj, najbaroj kaj strategiaj partneroj kun altgrada reciproka konfido. De post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 25 jaroj, la du landoj ĉiam respektis, komprenis, subtenis unu la alian. La duflankaj rilatoj ricevis riĉan rikolton. De post establiĝo de la strategia partnereco en 2013, la altnivelaj kontaktoj, politika reciproka konfido kaj efika kunlaboro inter la du landoj atingis senprecedencan alton. Ĉinio volas klopodi kun Taĝikio kaj preni la starigon de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kiel bonan okazon por antaŭenigi plu la duflankan kunlaboron

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin