La iraka armeo diris ĵaŭde, ke tiutage la iraka aerarmeo lanĉis aeratakon en la okcidenta provinco Anbar, mortigante 68 ekstremistojn de la grupo Islama Ŝtato.
La iraka aerarmeo ankaŭ ruinigis kaŝejon de sinmortigaj atakontoj de la Islama Ŝtato ekster la urbeto al-Qaim, kaj 12 sinmortigaj atakontoj estis mortigitaj.