Baldaŭ okazos Komerca Forumo de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-09-03 12:10:46     Redaktoro:Selena

La Komerca Forumo de BRICS-landoj de 2017 okazos de dimanĉo ĝis lundo. La forumo, kiu fokusiĝas pri akcelo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter BRICS-landoj, estas grava kompletiga aktiveco de la Pintkunveno de BRICS-landoj.

Ĉijare entute 1 200 reprezentantoj partoprenos en la forumo, kaj inter ili, 1 069 venas el industriaj kaj komercaj rondoj. La partoprenantoj venas el 25 landoj, inkluzive de BRICS-membroj - Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, 5 invititaj landoj al dialogo inter landoj de nove leviĝantaj merkatoj kaj la evoluantaj landoj – Egiptio, Gvineo, Tajlando, Meksiko kaj Taĝikio, kaj aliaj 15 aliaj landoj.

La forumo fokusiĝas pri kvar temoj, inkluzive de komerco kaj investo, financa kunlaboro kaj disvolvado, interligo kaj interlaboro kaj blua ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin