Ĉinio instigas siajn entreprenojn investi en Brazilo

(GMT+08:00) 2017-09-03 12:48:06     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris sabate en Pekino, ke Ĉinio instigas siajn entreprenojn investi en Brazilo kaj partopreni en la infrastruktua konstruado de la lando.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en seminario pri investaj kaj komercaj ŝancoj en Brazilo, okazigita dum la ŝtata vizito de brazila prezidento Michel Temer al Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio instigas siajn entreprenojn starigi fabrikojn aŭ industriajn parkojn en Brazilo. Ambaŭ flankoj povas serĉi partnerecon en produktado, aĉetado, staplado, transportado, komerco, kaj prilaborado de agrikulturaj produktoj. Ĉinio subtenas la partoprenon de siaj entreprenoj en la infrastruktura konstruado kaj iliajn operaciojn en engergio, fervojo, vojo, haveno kaj telekomuniko en Brazilo. Li apogis la Ĉina-Brazilan Fonduson, lanĉitan en majo kun la sumo de 20 miliardoj da usonaj dolaroj, por financi gravajn projektojn de duflanka kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio respektas la maltrankvilon pri Brazilo pri optimumigo de la komerca strukturo kaj importos plu diversajn produktojn el Brazilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin