Iraka armeo mortigis pli ol dumil ekstremistojn de IŜ en Tal Afar

(GMT+08:00) 2017-09-03 13:32:35     Redaktoro:Yu

La iraka armeo diris sabate, ke la registara armeo mortigis pli ol 2 000 ekstremistojn de la grupo Islama Ŝtatao en la operaco por repreno de Tal Afar, kaj 115 membroj de la registara armeo oferis siajn vivojn en la batalo.

Abdul-Amir Yarallah, generalleŭtenanto de la Komandejo de Komuna Agado, diris en konciza raporto post la operaco, ke en la subteno de aviadiloj de la registara aerarmeo kaj la internacia kontraŭterorisma koalicio, diversaj trupoj kun pli ol 40 000 membroj komencis la ofensivon kontraŭ la lastaj ĉefaj fortikaĵoj de la Islama Ŝtato en la norda regiono Tal Afar en la 20a de aŭgusto, kaj entute pli ol 2 000 batalistoj de la grupo Islama Ŝtato estis mortigitaj en la 12-taga operaco. Krome, la registara armeo ruinigis 66 tunelojn kaj 13 bombfabrikojn kaj kaptis grandan nombron da armiloj kaj minicioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin