Malfermiĝis Komerca Forumo de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-09-03 15:44:04     Redaktoro:Yu

La Komerca Forumo de BRICS-landoj malfermiĝis dimanĉe posttagmeze en la ĉina sudorienta urbo Xiamen. Ĉina prezidanto Xi Jinping faras ĉeftonan paroladon en la malferma ceremonio.

Ĝi estas la plej grandskala komerca forumo de post la starigo de la mekanismo de kunlaboro inter BRICS-landoj. La forumo altiris pli ol mil ĉeestantojn el la industriaj kaj komercaj rondoj de tiuj landoj. Krome, ankaŭ estroj de la Industri-Disvolva Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, la Nova Disvolva Banko de BRICS kaj aliaj internaciaj organizoj estis invititaj al la forumo.

Nun BRICS-landoj okupas 23% de la monda ekonomio kaj konsistigas 50% da kontribuo al la monda ekonomia kresko. Specialistoj prognozis, ke la ekonomia totalo de BRICS-landoj superos tiun de la sep-landa grupo antaŭ 2030.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin