Xi: Novmerkataj kaj evoluantaj landoj ludos pli grandan rolon en internaciaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-09-03 16:06:10     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe, ke novmerkataj kaj evoluantaj landoj ludos pli grandan rolon en internaciaj aferoj.

Xi faris la rimarkojn en ĉeftona parolado en la malferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS-landoj en la sudorienta urbo Xiamen.

Xi diris: "Ni estas en granda erao de disvolvado, transformiĝo kaj alĝustigo. La leĝo de la ĝangalo, kie la fortulo predas la malfortulon, kaj nul-suma ludo estas malakceptitaj, kaj paco, disvolvado kaj kungajna kunlaboro fariĝas la komuna aspiro de ĉiuj popoloj."

La gvidantoj de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko renkontiĝos en la Naŭa Pintkunveno de BRICS-landoj en Xiamen de la 3a ĝis la 5a de aŭgusto.

Kiel grava parto de la pintkunveno, la Komerca Forumo servas kiel la platformo de komercaj gvidantoj por diskuti pri demandoj de komuna zorgo, starigi konsenton kaj fari politikajn sugestojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin