Xi: Ĉinio kontribuis pli multe al regiona kaj tutmonda ekonomia evoluigo

(GMT+08:00) 2017-09-03 16:44:19     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe, ke Ĉinio pli kaj pli multe kontribuis al la regiona kaj tutmonda ekonomio dum la lastaj dek jaroj, kiam ĝia propra disvolvado suriris la rapidan vojon.

Xi faris la rimarkojn en ĉeftona parolado en la malferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS-landoj, kiu altiris 1 200 partoprenantojn.

Xi diris, ke la lasta jardeko ne nur vidis solidan progreson de la mekanismo de kunlaboro inter BRICS-landoj, sed ankaŭ atestis la ampleksan reformon kaj malfermon en Ĉinio kaj ĝian rapidan ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Li diris, ke la ekonomia totalo de Ĉinio kreskis per 239% dum tiuj dek jaroj, kaj ĝia totala kvanto de eksportado kaj importado de varoj kreskis je ĉirkaŭ 73%. Li aldonis, ke Ĉinio fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo; la vivo de ĝiaj 1 300 milionoj da loĝantoj pliboniĝis, kaj Ĉinio faris pli kaj pli grandan kontribuon al regiona kaj tutmonda ekonomia disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin