Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron pri refoja nuklea provo de KDPR

(GMT+08:00) 2017-09-03 17:23:54     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron pri refoja nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dirante, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko refoje kondukis nuklean provon, ignorante ĝeneralan oponon de la internacia komunumo, kaj la ĉina registaro esprimas firman oponon kontraŭ kaj fortan kondamnon pri tio.

La deklaro dirias: "Sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekto de la sistemo de nuklea nedisvastigo kaj konservo de paco kaj stabileco de Nordorient-Azio estas firma starpunkto de Ĉinio kaj ĝenerala volo de la internacia komunumo. Ĉinio forte urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon ĝuste trakti la firman volon de la internacia komunumo pri sennukleigo de la duoninsulo, efektive observi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, haltigi erarajn agojn, kiuj malbonigas la situacion kaj malkonformas al propraj interesoj de la lando, kaj efektive reveni al la vojo de solvado per dialogo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin