Xi Jinping renkontiĝis kun Vladimir Putin

(GMT+08:00) 2017-09-04 14:10:27     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en la ĉina sudorienta urbo Xiamen, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin.

Xi varme bonvenigis prezidenton Putin ĉeesti la 9an Pintkunvenon de BRICS-landoj kaj la dialogon inter novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj. Xi emfazis, ke dum sia vizito al Rusio en julio, li kaj Putin atingis gravajn konsentojn pri profundigo de la ampleksa strategia kunlabora partnereco. Koncernaj departementoj de la du landoj ĉiuflanke efektivigas la konsentojn kaj fruktigas kunlaboron en diversaj kampoj.

Xi montris, ke en la nuna situacio, fortigi kunlaboron inter BRICKS-landoj kaj ludi pli grandan rolon en internaciaj aferoj ne nur konformas al la komunaj interesoj de BRICS-landoj, sed ankaŭ estas la atendo de la internacia komunmo, precipe novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj.

Putin diris, ke rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio tendencas al vigla disvolvado. La du landoj subtenas striktajn altnivelajn kontaktojn. Estas tre grave, ke la du landoj fortigu ampleksan strategian kunlaboran partnerecon kaj profundigu komunikadon kaj kunordigon en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Rusio volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en investo, energio, agrikulturo, infrastruktura konstruado, aerokosmo kaj aliaj kampoj, strktigi interŝanĝojn en kulturo, edukado, sporto, amaskomunikilo, turismo kaj lokaj interŝanĝoj, kaj striktigi interŝanĝojn inter la du armeoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin