Inaŭguriĝis 9a Pintkunveno de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-09-04 14:09:42     Redaktoro:Shanshan

Lunde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen malfermiĝis la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj sub la prezidado de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ĝin ĉeestas ankaŭ hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Michel Temer kaj rusa prezidento Vladimir Putin.

La kvin gvidantoj diskutos pri la monda ekonomia situacio, tutmonda ekonomia regado, kaj internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj en malgrandskala kaj grandskala fazoj de la kunveno. En la kunveno estos adoptita Xiamen-a Deklaracio de Gvidantoj de BRICS.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin