Ĉinio promesis firme subteni afrikan disvolvadon

(GMT+08:00) 2017-09-04 14:11:46     Redaktoro:Yu

Lunde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia sud-afrika paralelulo Jacob Zuma, kiu estas tie por ĉeesti la 9an Pintkunvenon de BRICS-landoj kaj la dialogon inter novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko tendencis al forta disvolviĝo, kaj duflankaj rilatoj estis en la plej bona periodo en sia historio. Ĉinio volas labori kun Sud-Afriko por fortigi kunordigon kaj kunlaboron, senĉese pliigi la enhavojn de la ampleksa strategia partnereco per pli multaj rezultoj de kunlaboro kaj realigi komunajn disvolviĝon kaj progreson.

Xi akcentis, ke la du flankoj devas subteni kaj kompreni unu la alian pri demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj firmigi la altnivelan politikan reciprokan konfidon. Li alvokis la du landojn efektivigi konsentojn pri gravaj kunlaboraj projektoj, antaŭenigi kunlaboron en oceana ekonomio kaj industria produktkapablo, kaj striktigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, scienco kaj tekniko, sanzorgo, turismo, junularo, virinoj kaj amaskomunikilo. Xi aldonis, ke Ĉinio firme sin dediĉos al kunlaboro kun Afriko por realigi kungajnon kaj komunan disvolviĝon kaj subtenos plu Afrikon en ĝiaj klopodoj por paco kaj disvolvado malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de internacia situacio.

Zuma dankis Ĉinion pro ĝia bonega preparo por la Pintkunveno de BRICS-landoj kaj laŭdis la fortan kaj viglan ampleksan strategian partnerecon inter Sud-Afriko kaj Ĉinio. Li diris, ke la du landoj subtenis striktajn komunikadon kaj kunordigon en multflankaj aferoj, kaj Sud-Afriko volas preni efektivigon de la rezultoj de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kiel oportunon por profundigi reciprokprofitan kunlaboron inter afrikaj landoj kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin