BRICS-landoj publikigis Deklaracion de Xiamen

(GMT+08:00) 2017-09-04 15:15:03     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la 9an Pintkunvenon de BRICS-landoj lunde matene en la ĉina sudorienta urbo Xiamen. Deklaracio publikigita en la kunveno diris, ke BRICS-landoj klopodos profundigi sian strategian partnerecon kaj malfermi la duan oran jardekon de la mekanismo de kunlaboro.

La ĉina prezidanto anoncis en la kunveno, ke Ĉinio asignos 500 milionojn da juanoj por planoj pri ekonomia kaj teknika kunlaboro inter BRICS-landoj kaj liveros 4 milionojn da usonaj dolaroj al la rezerva kapitalo de la Nova Disvolva Banko de BRICS por subteni longperiodan disvolvadon de la banko.

La deklaracio diris, ke tiuj kvin landoj profundigos pragmatan kunlaboron en komerco kaj investo, financo, novigado, energio kaj aliaj kampoj, sin dediĉos al starigo de pli vasta partnereco kun novmerkataj kaj evoluantaj landoj kaj komencos dialogon kaj kunlaboron kun aliaj landoj en justa kaj fleksebla maniero, inkluzive de la modelo BRICS plus. Ili plifortigos komunikadon kaj kunordigon por starigi pli justan kaj racian internacian ordon, rekomendos plu senpartiecon kaj justecon kaj konservos internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin