Ĉinio fortigos kunlaboron kun Tajlando

(GMT+08:00) 2017-09-04 18:45:35     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontis la tajlandan ĉefministron Prayut Chan-o-cha lunde, vokante la du landojn plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Prayut estas en la sudorienta ĉina marborda urbo Xiamen por ĉeesti la Dialogon de Novmerkataj kaj Evoluantaj Landoj, kiu okazos en la 5a de septembro.

Xi diris, ke Ĉinio aprezas la aktivan partoprenon de Tajlando en la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj volas plifortigi kunlaboron kun Tajlando en la kampoj de investo, fervojo, interreta financo, cifereca ekonomio kaj elektronika komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin