Ĉinio: Rusio kaj Usono solvu diplomatian kverelon per dialogo

(GMT+08:00) 2017-09-04 21:08:14     Redaktoro:Yu

Ĉinio diris, ke ĝi esperas, ke Usono kaj Rusio solvos sian kverelon per dialogo, post kiam Usono perforte fermis rusajn diplomatiajn misiojn.

Sabate, la usonaj aŭtoritatoj fermis la Ĝeneralan Konsulejon de Rusio en San-Francisko kaj la Komercan Reprezentejon en Vaŝingtono. Ankaŭ rusaj reprezentantoj estis malpermesitaj iri al la luprenita sidejo de la Komerca Reprezentejo en Novjorko.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke kiel tutmondaj potencoj, Usono kaj Rusio portas ĉefajn respondecojn en konservado de paco, stabileco kaj sekureco de la mondo. Ĉinio esperas, ke ambaŭ landoj solvos siajn problemojn per justa dialogo kaj surbaze de observo de internacia leĝo kaj reciproka respekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin