Publik-bona kazo pri polucio en dezerto Tengger estis finita

(GMT+08:00) 2017-09-05 11:19:29     Redaktoro:Selena

En la 28a de aŭgusto, iu alte atentata publik-bona kazo pri polucio en La dezerto Tengger estis finita post mediacio. 8 firmaoj, kiuj estis akuzitaj de iu mediprotekta grupo, konsentis asigni 569 milionojn da juanoj por rebonigi la poluitan grundon en la originan staton kaj preventi polucion. Cetere ili ankaŭ volas liveri 6 milionoj da juanoj por fonduso de publika bono.

En februaro de 2016, laŭ fina juĝo de plej Supera Popola Juĝejo, meznivela juĝejo de Ningxia akceptis la plendon de Ĉina Fonduso de Biodiverseca Konservado kaj Verda Disvolvado, kiu faris proceson kontraŭ 8 firmaoj.

Laŭ mediprotekta leĝo reviziita en 2014, sociaj organizoj povas fari publik-bonan proceson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin