Geedzoj de Xi Jinping regalis fremdlandajn gastojn

(GMT+08:00) 2017-09-05 13:50:27     Redaktoro:Shanshan

Lunde en la Internacia Konferenca Centro en la ĉina sudorienta urbo Xiamen, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bankedon por bonvenigi la fremdlandajn gvidantojn, iliajn edzinojn aŭ edzojn kaj gastojn, kiuj estas tie por ĉeesti la Dialogon de Novmerkataj kaj Evoluantaj Landoj.

Xi diris, ke en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo li varme bonvenigas la gvidantojn kaj gastojn.

Xi emfazis, ke la Pintkunveno de BRICS-landoj akiris sukceson kaj ricevis riĉan rikolton. En la estonteco Ĉinio okazigos dialogon de novmerkataj kaj evoluantaj landoj por diskuti pri internaciaj disvolvado kaj kunlaboro. Li esperis, ke la renkontiĝo en Xiamen malfermos la pordon al kunlaboro kaj disvolviĝo, la duan oran jardekon de la BRICS-kunlaboro kaj brilan estontecon de novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin