Eksterlandaj mediatoj fokusiĝis pri parolado de Xi en Komerca Forumo de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-09-05 13:49:43     Redaktoro:Shanshan

La Komerca Forumo de BRICS-landoj malfermiĝis dimanĉe posttagmeze en la ĉina sudorienta urbo Xiamen. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan paroladon en la malferma ceremonio. La parolado de Xi vekis vastan atenton de eksterlandaj amaskomunikiloj

La novaĵ-agentejo Reuters citis la vortojn de Xi, ke en la nuna ekonomia situacio de la mondo, Ĉinio prenas sin kiel rekomendanto de tutmondiĝo, kio havas gravan signifon por la disvolviĝo de la monda ekonomio.

La novaĵ-agentejo The Associated Press kaj aliaj mediatoj fokusiĝis al la vortoj de Xi pri la rolo de BRICS-landoj kaj plibonigo de tutmonda ekonomia regado. Kelkaj mediatoj citis la proponon de Xi pri konstruado de malferma monda ekonomio. The Associated Press citis vortojn de Xi, ke nur malfermo povas konduki al progreso, kaj nur inkluzivemo povas daŭrigi la progreson.

Ankaŭ la franca novaĵ-agentejo, la rusa novaĵ-agentejo TASS, brazila registara novaĵ-platformo kaj la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis la paroladon de Xi en la Komerca Forumo de BRICS-landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin