Ĉina prezidanto prezidis Dialogon de Novmerkataj kaj Evoluantaj Landoj

(GMT+08:00) 2017-09-05 14:37:54     Redaktoro:Yu

Marde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la Dialogon de Novmerkataj kaj Evoluantaj Landoj, kaj faris paroladon, alvokante novmerkatajn kaj evoluantajn landojn unuiĝi kaj kunlabori por konstrui malferman mondan ekonomion, efektivigi la Tagordon 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj starigi vastan partnerecon de evoluigo.

La dialogon ĉeestis brazila prezidento Michel Temer, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma kaj gvidantoj de aliaj landoj, kiuj estas invititaj al la dialogo.

La ĉina prezidanto diris, ke okaze de sia pintkunveno, BRICS-landoj invitis aliajn novmerkatajn kaj evoluantajn landojn partopreni en interŝanĝo, ĉar tio helpas akceli unuiĝon kaj kunlaboron de tiuj landoj kaj utilas al disvolvado de la mekanismo BRICS.

Li vokis kenovmerkatajn kaj evoluantajn landojn fortigi unuiĝon kaj kunlaboron por kune konstrui malferman mondan ekonomion, efektivigi la Tagordon 2030 pri Daŭripova Disvolvado, firme kapti la historian ŝancon de la monda ekonomia restrukturado, kaj starigi vastan partnerecon de disvolvado. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj akiris plurajn fruajn rezultojn en la kampoj de ekonomio, socio kaj medio. Por antaŭenpuŝi internacian kunlaboron en disvolvado, Ĉinio aktive helpos al aliaj evoluantaj landoj efektivigi la tagordon. Li anoncis, ke Ĉinio liveros 500 milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo sub la fonduso de la sud-suda kunlaboro por helpi al aliaj evoluantaj landoj trakti defiojn de malsatego, rifuĝintoj, klimatŝanĝiĝo kaj publika sano.

Deklaro de prezidanto, publikigita de Ĉinio post la dialogo, resumas principajn konsentojn atingitajn en la kunveno, montras la fidon kaj rezolutecon de ĉiuj partioj pri efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj eligas pozitivan signalon de la unuiĝo kaj kunlaboro de novmerkataj kaj evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin