Xi: Ĉinio kaj Hindio bezonas sanajn kaj stabilajn rilatojn

(GMT+08:00) 2017-09-05 16:59:19     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping marde diris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio konformas al la fundamentaj interesoj de iliaj popoloj.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Hindio surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, prezentitaj de ambaŭ landoj, por plibonigi politikan reciprokan konfidon, akceli reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi ĉina-hindajn rilatojn laŭ ĝusta vojo.

Xi faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun hinda ĉefministro Narendra Modi en la sudorienta urbo Xiamen post la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin