Novaĵoj (Septembro 05)

(GMT+08:00) 2017-09-05 17:33:38     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto prezidis Dialogon de Novmerkataj kaj Evoluantaj Landoj; la Sekureca Konsilio de la UN dividiĝis pri novaj sankcioj kontraŭ KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la Dialogon de Novmerkataj kaj Evoluantaj Landoj, kaj faris paroladon, alvokante novmerkatajn kaj evoluantajn landojn unuiĝi kaj kunlabori por konstrui malferman mondan ekonomion, efektivigi la Tagordon 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj starigi vastan partnerecon de evoluigo.

La dialogon ĉeestis brazila prezidento Michel Temer, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma kaj gvidantoj de aliaj landoj, kiuj estas invititaj al la dialogo.

La ĉina prezidanto diris, ke okaze de sia pintkunveno, BRICS-landoj invitis aliajn novmerkatajn kaj evoluantajn landojn partopreni en interŝanĝo, ĉar tio helpas akceli unuiĝon kaj kunlaboron de tiuj landoj kaj utilas al disvolvado de la mekanismo BRICS. Li vokis novmerkatajn kaj evoluantajn landojn fortigi unuiĝon kaj kunlaboron por kune konstrui malferman mondan ekonomion, efektivigi la Tagordon 2030 pri Daŭripova Disvolvado, firme kapti la historian ŝancon de la monda ekonomia restrukturado, kaj starigi vastan partnerecon de disvolvado. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj akiris plurajn fruajn rezultojn en la kampoj de ekonomio, socio kaj medio. Por antaŭenpuŝi internacian kunlaboron en disvolvado, Ĉinio aktive helpos al aliaj evoluantaj landoj efektivigi la tagordon. Li anoncis, ke Ĉinio liveros 500 milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo sub la fonduso de la sud-suda kunlaboro por helpi al aliaj evoluantaj landoj trakti defiojn de malsatego, rifuĝintoj, klimatŝanĝiĝo kaj publika sano.

Deklaro de prezidanto, publikigita de Ĉinio post la dialogo, resumas principajn konsentojn atingitajn en la kunveno, montras la fidon kaj rezolutecon de ĉiuj partioj pri efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj eligas pozitivan signalon de la unuiĝo kaj kunlaboro de novmerkataj kaj evoluantaj landoj.

Marde en la Internacia Konferenc-Centro en la urbo Xiamen, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun raportistoj post la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj.

Xi diris, ke ŝtatgvidantoj de BRICS Plus konsentis profundigi sud-sudan kunlaboron, nutri la modelon de BRICS Plus kaj starigi vastan partnerecon. Li aldonis, ke ili ankaŭ konsentis reguligi kaj instituciigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn.

Xi diris, ke la gvidantoj de BRICS-landoj subtenas klopodojn al reguligo kaj instituciigo de interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro por profundigi reciprokan komprenon kaj amikecon inter siaj popoloj kaj pli profunde enradikigi la ideon de kunlaboro en la koron de popoloj.

En ĉi tiu jaro estis prosperaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko. Okazis diversaj aranĝoj, ekzemple sportkonkurso, filmfestivalo, kultura festivalo kaj altnivela konferenco pri tradicia medicino.

Xi diris ankaŭ, ke BRICS-landoj aktive efektivigis kunlaboron inter siaj leĝdonaj organoj, politikaj partioj, junuloj, pensfabrikoj kaj lokaj regionoj.

La Komerca Forumo de BRICS-landoj malfermiĝis dimanĉe posttagmeze en la ĉina sudorienta urbo Xiamen. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan paroladon en la malferma ceremonio. La parolado de Xi vekis vastan atenton de eksterlandaj amaskomunikiloj.

La novaĵ-agentejo Reuters citis la vortojn de Xi, ke en la nuna ekonomia situacio de la mondo, Ĉinio prenas sin kiel rekomendanto de tutmondiĝo, kio havas gravan signifon por la disvolviĝo de la monda ekonomio.

La novaĵ-agentejo The Associated Press kaj aliaj mediatoj fokusiĝis al la vortoj de Xi pri la rolo de BRICS-landoj kaj plibonigo de tutmonda ekonomia regado. Kelkaj mediatoj citis la proponon de Xi pri konstruado de malferma monda ekonomio. The Associated Press citis vortojn de Xi, ke nur malfermo povas konduki al progreso, kaj nur inkluzivemo povas daŭrigi la progreson.

Ankaŭ la franca novaĵ-agentejo, la rusa novaĵ-agentejo TASS, brazila registara novaĵ-platformo kaj la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis la paroladon de Xi en la Komerca Forumo de BRICS-landoj.

Membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj restis malakordaj lunde pri eblaj novaj sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pro ĝia lasta nuklea provo.

Tiutage en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio, Usono, Francio kaj Britio kaj Japanio aprobis novajn sankciojn, dum landoj, kiel ekzemple Rusujo konsilis diplomation.

Usona ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj, Nikki Haley, alvokis por "plej fortaj eblaj rimedoj" de la konsilio kontraŭ la KDPR. "Estas tempo elĉerpi ĉiujn diplomatiajn rimedojn por fini ĉi tiun krizon, tio signifas rapide dekreti la plej fortajn eblajn rimedojn ĉi tie en la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj," Haley diris en la kunveno de la konsilio, ke ŝi petis kune kun reprezentantoj de Britio, Francio, Japanio kaj Sudkoreio. Ŝi aldonis: "Nur la plej fortaj sankcioj ebligos al ni solvi la problemon per diplomatio. Ni prenis laŭgradan manieron, kaj malgraŭ la plej bona intenco, ĝi ne efikis."

La rusa sendito Vasilij Nebenzia avertis, ke antaŭe la konsilio ne povis sukcese bridi la nuklean kaj misilan programojn de la KDPR pro la fakto, ke la rezolucioj "estis destinitaj nur por uzi mekanismojn de sankcio.

Ĉina sendito al la UN kondamnis la lastan nuklean provon de la KDPR kaj urĝis la landon reveni al dialogo. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la kunveno de la Sekureca Konsilio, ke la ĉina registaro rezolute oponas kaj forte kondamnas la nuklean provon de la KDPR. Ĉinio forte urĝas la KDPR rekte alfronti la firman volon de la internacia komunumo pri la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj efektive observi la rilatajn rezoluciojn de la konsilio, ĉesigi agojn, kiuj povas malbonigi la situacion kaj ne konformas al interesoj de la lando, kaj vere reveni al la vojo solvi la demandon per dialogo.

Lunde en la ekvadora ĉefurbo Kito, la kolombia registaro subskribis interkonsenton pri militpaŭzo kun ribelula organizo Nacia Liberiga Armeo, kio faris grandan paŝon por fini la duonjarcentan militan konflikton.

Tiutage sub la ĉeesto de ekvadora ministro pri eksterlandaj aferoj María Fernanda Espinosa, delegitoj de la du partioj de Kolombio subskribis la interkonsenton pri militpaŭzo. La interkonsento estos valida por 102 tagoj ekde la 1a de oktobro, kiam la du partioj ĉesigos ian ajn malamikan agadon.

Espinosa gratulis la du partiojn pro la subskribo de la interkonsento pri militpaŭzo. Ŝi diris, ke la interkonsento aŭguras pli grandan progreson de la paca procezo de Kolombio kaj Latin-Ameriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin