Novaĵoj (Septembro 06)

(GMT+08:00) 2017-09-06 16:35:45     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun hinda ĉefministro; Ĉinio bonvenigas Svision mediacii pri nuklea krizo de Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio konformas al la fundamentaj interesoj de iliaj popoloj.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Hindio surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, prezentitaj de ambaŭ landoj, por plibonigi politikan reciprokan konfidon, akceli reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi ĉina-hindajn rilatojn laŭ ĝusta vojo. Xi faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun hinda ĉefministro Narendra Modi en la sudorienta urbo Xiamen post la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj.

Ĉinio diris marde, ke ĝi bonvenigas Svision ludi rolon kiel mediacianto en solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Svisa prezidento Doris Leuthard diris lunde, ke la neŭtrala lando volas agi kiel mediacianto por interhelpi en solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, inkluzive de gastigo de ministeriaj intertraktadoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio rimarkis la deklaron de Svisio. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas kaj stimulas ĉiujn ideojn kaj sugestojn, kiuj helpas mildigi streĉecon kaj alfrontadon, fortigi reciprokan konfidon, rekomenci dialogon frue kaj solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ bonvenigas ĉiujn landojn ludi konstrueman rolon en solvado de la demando.

La militaj aŭtoritatoj de Sud-Koreio, Usono kaj Japanio okazigis videokonferencon merkrede pri la sesa nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La sud-korea Ministerio de Defendo diris, ke tiutage, oficialuloj el la defendaj ministerioj de la tri landoj okazigis videokonferencon por dividi informojn pri la lasta nuklea provo de la KDPR kaj diskuti pri kontraŭrimedoj.

La tri oficialuloj konsentis daŭrigi kunlaboron en apliko de maksimuma premo sur la KDPR por devigi Pjongjangon rezigni siajn nukleajn kaj misilajn programojn kaj sin deteni de provokaj kaj minacaj agoj. Ili reasertis sian promeson pliigi la triflankan kunagon por plifortigi la deadmonon kontraŭ la KDPR.

La rusa Ministerio de Defendo diris, ke rusa fregato sendita al Mediteraneo marde efektivigis atakon kun la krozomisiloj Kalibro al la celoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, proksimaj el la siria urbo Deir al-Zor.

La ministerio diris en deklaro, ke la atako celis fortikaĵon proksiman al la setlejo al-Shola, kiu estis regata de grupo da teroristoj el Rusio kaj aliaj membroj de la Federacio de Sendependaj Ŝtatoj.

La rusa armeo diris, ke la misiloj sukcese trafis la komendejon, komunikan centron, tenejon de municioj kaj garaĝon de blendita aŭto. La Ministerio de Defendo diris, ke la atako per krozomisiloj garantias la sukceson de la siria registara armeo kaj povas malhelpi la revenon de la Islama Ŝtato.

Alexander Lavrentiev, speciala sentido de rusa prezidento, marde atingis Teheranon kaj diskutis pri siria demando kun Ali Shamkhani, sekretario de la irana Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco.

Laŭ raporto de la irana novaĵ-agentejo Fars, la nova astana intertraktado pri siria demando, iniciatita de Rusio, Turkio kaj Irano, okazos meze de septembro. La raporto citis vortojn de Lavrentiev, ke antaŭ la intertraktado, Rusio kaj Irano devas kunordigi siajn starpunktojn pri koncernaj demandoj.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas marde diris, ke la kontinua konstruado de judaj setlejoj fare de Israelo konsistigas grandan minacon al la venonta paco inter Palestino kaj Israelo.

Abbas faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, Peter Maurer en la cisjordania urbo Ramallah. Oficialulo pri gazetaro el la palestina prezidentejo diris al raportistoj, ke dum la renkontiĝo, Abbas konigis al Maurer la nunan situacion en Palestino kaj la suferon de la palestina popolo sub la okupado de Israelo.

Pli frue en tiu tago Maurer vizitis Gazaon. Li informiĝis pri la loka humanitara situacio kaj interparolis kun gvidantoj de la Palestina Islama Rezist-Movado, kiu regas Gazaon.

Maurer diris en gazetara konferenco post la interparolo, ke ilia interparolo koncernas la humanitaran krizon alfrontatan de gazaanoj. Li akcentis, ke la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco plenforte laboros plu en Gazao.

Laŭ raporto publikigita de la Alta Komisarejo de UN pri Aferoj de Homaj Rajtoj, de post eskaladiĝo de la konflikto en Jemeno en marto de 2015, pli ol 5 000 civiluloj estis mortigitaj, kaj kvinono de ili estis infanoj.

La raporto diris, ke ĝis la 30a de aŭgusto, koncernaj institucioj de la UN registris, ke almenaŭ 5 144 civiluloj estis mortigitaj kaj aliaj 8 749 vunditaj.

La raporto diris, ke ĉiuj partioj de la konflikto en Jemeno serioze malobeis la homajn rajtojn. La aeratako de la multlanda koalicia armeo gvidata de Saud-arabio mortigis kaj vundis plej multajn civilulojn. Krome, kontinuaj perfortoj nutris rapidan disvolviĝon de ekstremismaj grupoj kaj tiel komplikis la situacion.

La raporto diris ankaŭ, ke 19 milionoj en entute 27 milionoj da jemenaj loĝantoj bezonas humanitaran helpon, kaj 7,3 milionoj da homoj estas ĉe la rando de malsatego.

Marde en Meksik-Urbo finiĝis la dua intertraktado pri ĝisdatigo de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento. Usono, Kanado kaj Meksiko publikigis la komunan deklaron, dirante, ke ili akiris gravan progreson en pluraj kampoj.

La tri partioj diris, ke en kvin tagoj de la intertraktado, specialistoj diskutis pri diversaj temoj kaj akiris gravan progreson en multaj kampoj. La tri landoj faros siajn prorajn enlandajn konsiliĝojn kaj tiel sin preparos por la tria intertraktado en Otavo de la 23a ĝis la 27a de septembro.

Gvidanto de la kenja opozicio Nacia Supera Alianco Raila Amolo Odinga diris marde, ke ili malakceptas la daton fiksitan por denova balotado de prezidenteca elekto.

La kenja Sendependa Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj lunde anoncis, ke denova balotado de prezidenteca elekto okazos en la 17a de oktobro. Odinga diris, ke la komisiono fiksis la daton sen konsiliĝo kun Nacia Supera Alianco kaj aliaj rekte koncernataj partioj. Li aldonis, ke estas bezonataj rimedoj por certigi, ke la denova balotado okazos konforme al kondiĉoj de la konstitucio kaj aliaj rilataj leĝoj, kaj la decido pri la dato de la balotado devas esti farita post konsiliĝo kun ĉiuj rilataj partioj.

Kenjo okazigis balotadon de prezidenteca elekto, kaj entute 8 kandidatoj konkuris pri la prezidenteco. Uhuru Kenyatta kaj Raila Amolo Odinga estis ĉefaj konkurantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin