Speciala sendito de rusa prezidento vizitis Iranon por diskuti pri siria demando

(GMT+08:00) 2017-09-06 12:47:56     Redaktoro:Shanshan

Alexander Lavrentiev, speciala sentido de rusa prezidento, marde atingis Teheranon kaj diskutis pri siria demando kun Ali Shamkhani, sekretario de la irana Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco.

Laŭ raporto de la irana novaĵ-agentejo Fars, la nova astana intertraktado pri siria demando, iniciatita de Rusio, Turkio kaj Irano, okazos meze de septembro. La raporto citis vortojn de Lavrentiev, ke antaŭ la intertraktado, Rusio kaj Irano devas kunordigi siajn starpunktojn pri koncernaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin