Mahmoud Abbas: Demando de juda setlejo minacas palestina-israelan pacon

(GMT+08:00) 2017-09-06 13:42:49     Redaktoro:Yu

Palestina prezidento Mahmoud Abbas marde diris, ke la kontinua konstruado de judaj setlejoj fare de Israelo konsistigas grandan minacon al la venonta paco inter Palestino kaj Israelo.

Abbas faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, Peter Maurer en la cisjordania urbo Ramallah. Oficialulo pri gazetaro el la palestina prezidentejo diris al raportistoj, ke dum la renkontiĝo, Abbas konigis al Maurer la nunan situacion en Palestino kaj la suferon de la palestina popolo sub la okupado de Israelo.

Pli frue en tiu tago Maurer vizitis Gazaon. Li informiĝis pri la loka humanitara situacio kaj interparolis kun gvidantoj de la Palestina Islama Rezist-Movado, kiu regas Gazaon.

Maurer diris en gazetara konferenco post la interparolo, ke ilia interparolo koncernas la humanitaran krizon alfrontatan de gazaanoj. Li akcentis, ke la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco plenforte laboros plu en Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin