Oficialuloj de Sud-Koreio, Usono kaj Japanio okazigis videokunvenon pri nuklea provo de KDPR

(GMT+08:00) 2017-09-06 14:48:56     Redaktoro:Yu

La militaj aŭtoritatoj de Sud-Koreio, Usono kaj Japanujo okazigis videokonferencon merkrede pri la sesa nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La sud-korea Ministerio de Defendo diris, ke tiutage, oficialuloj el la defendaj ministerioj de la tri landoj okazigis videokonferencon por dividi informojn pri la lasta nuklea provo de la KDPR kaj diskuti pri kontraŭrimedoj.

La konferencon ĉeestis Choi Hyong-chan, ĝenerala direktoro pri internaciaj aferoj en la sud-korea Ministerio pri Defendo, David Helvey, adjunkto de usona ministro pri defendo por sekurecaj aferoj de Azio kaj Pacifiko, kaj Satoshi Maeda, ĝenerala direktoro de la defenda politika buroo en la japana Defendo Ministerio

La tri oficialuloj konsentis daŭrigi kunlaboron en apliko de maksimuma premo sur la KDPR por devigi Pjongjangon rezigni siajn nukleajn kaj misilajn programojn kaj sin deteni de provokaj kaj minacaj agoj.

Ili reasertis sian promeson pliigi la triflankan kunagon por plifortigi la deadmonon kontraŭ la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin