Malfermiĝis Konfrenco de Partioj de Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo

(GMT+08:00) 2017-09-06 18:23:19     Redaktoro:Yu

La 13a Sesio de la Konferenco de la Partioj de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo malfermiĝis merkrede en la urbo Erdos de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio. Pli ol 2 000 reprezentantoj el 196 partioj de la konvencio kaj pli ol 20 internaciaj organizoj partoprenas en la du-taga kunveno.

La ĉefa tasko de la kunveno estas efektivigi la Tagordon 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado, formi kadron de nova strategio por la konvencio, konfirmi la atingon de la celo de nul-kreso de tera malboniĝo kaj kolekti monon por subteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin