Ĉina ĉefministro diskutos pri ekonomio kun ĉefoj de internaciaj institucioj

(GMT+08:00) 2017-09-06 20:07:40     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigos rondtablan kunvenon kun gvidantoj de ses gravaj internaciaj ekonomiaj kaj financaj institucioj en Pekino en la venonta mardo.

La ses gvidantoj estas prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado Angel Gurria kaj prezidanto de la Komitato de Financa Stabileco Mark Carney.

La kunveno fokusiĝos pri ekonomia kresko, struktura reformo, daŭripova evoluigo, komerco kaj investo, financa stabileco, novigado, entreprenado kaj dungado.

Li kaj la ses gvidantoj okazigis sian unuan rondtablan kunvenon en 2016.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin