Ĉinio urĝas Usonon kaj Sud-Koreion tuj haltigi lokadon de THAAD

(GMT+08:00) 2017-09-06 20:23:54     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede postulis tujan haltigon de lokado de la usona antimisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila. Li reasertis la oponon de Ĉinio kontraŭ lokado de la antimisila sistemo fare de Usono kaj Sud-Koreio.

Sud-Koreio ĵaŭde anoncis sian intencon loki kvar pliajn antimisilajn sistemojn.

Geng diris, ke THAAD ne helpos solvi sekurecan zorgon. Kontraŭe, ĝi subfosos la regionan strategian ekvilibron, damaĝos regionajn sekurecajn interesojn, inkluzive de Ĉinio, kaj plialtigos streĉecon sur la Korea Duoninsulo. Ĉinio postulas, ke Usono kaj Sud-Koreio respektu la sekurecajn interesojn de Ĉinio kaj aliaj regionaj landoj, per tuja haltigo de la lokado kaj forigo de la ekipaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin