Vicprezidanto de usona Federacia Rezervo submetis rezignon pro persona kialo

(GMT+08:00) 2017-09-07 13:13:56     Redaktoro:Yu

Stanley Fischer, vicprezidanto de la usona Federacia Rezervo, merkrede submetis rezignon pri sia ofico pro persona kialo, aldonante alian vakecon en la sep-membra komitato de la Federacia Rezervo.

Fischer prezentis sian rezignon al usona prezidento Donald Trump, dirante, ke li pli frue forlasos sian postenon ĉikraŭ la 13a de oktobro. En la letero de rezigno li diris, ke li faris la decidon pro sia persona kialo, kaj li donis neniun klarigon pri la kialo.

En 2014, tiama prezidento Barack Obama proponis Fischer kiel vicprezidanton de la Federacia Rezervo por la oficperiodo ĝis junio de 2018. Li estas ankaŭ unu el la sep membroj de la Komitato de la Federacia Rezervo, kaj pro lia demisio la nombro de vakantaj postenoj de la komitato kreskos ĝis kvar.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin