Sekureca Konsilio de UN kondamnas atakon kontraŭ blukaskuloj de UN en Malio

(GMT+08:00) 2017-09-07 13:14:42     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede kondamnis per la plej fortaj vortoj la mardan atakon kontraŭ packonservantoj de la UN en Malio, kiu mortigis du ĉadiajn packonservantojn kaj vundis du aliajn.

Gazetara deklaro de la Sekureca Konsilio diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio vokis la malian registaron rapide enketi pri ĉi tiu atako kaj alporti la krimulojn al justeco. Ili diris, ke atakoj celantaj blukaskulojn povas esti militkrimoj laŭ internacia juro. Ili emfazis, ke partopreno en planado, direktado, sponsoro aŭ efektivigo de atakoj kontraŭ packonservantoj en Malio konsistigas la bazon por sankcioj.

La Sekureca Konsilio marde unuanime adoptis rezolucion apliki malpermeson de vojaĝo kaj frostigon de aktivoj kontraŭ individuoj kaj entoj respondecaj pri subfoso de la paca procezo en Malio. Ĝi decidis starigi komitaton por difini individuojn kaj entojn submetitajn al sankcioj.

En la merkreda deklaro, la membroj de la Sekureca Konsilio ripetis sian plenan subtenon al la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio en Malio kaj la francaj trupoj, kiuj subtenas ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin