Fokusoj de la Semajno (Sep. 08)

(GMT+08:00) 2017-09-08 10:12:05     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen finiĝis la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris al ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj, ke en la kunveno la gvidantoj de BRICS-landoj reasertis la spiriton de malfermo, inkluzivemo, kunlaboro kaj kungajno kaj ellaboris novan planon pri fortigo de partnereco inter tiuj landoj kaj profundigo de kunlaboro en diversaj kampoj.

La kunveno havis la temon "profundigi partnerecon de BRICS-landoj kaj malfermi pli brilan estontecon". La gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri pli profunda kunlaboro, pli striktaj interpopolaj interŝanĝoj, mekanisma konstruado kaj monda ekonomia regado.

Deklaracio publikigita en la kunveno diris, ke BRICS-landoj klopodos profundigi sian strategian partnerecon kaj malfermi la duan oran jardekon de la mekanismo de kunlaboro.

La deklaracio diris, ke BRICS-landoj profundigos pragmatan kunlaboron en komerco kaj investo, financo, novigado, energio kaj aliaj kampoj, sin dediĉos al starigo de pli vasta partnereco kun novmerkataj kaj evoluantaj landoj kaj komencos dialogon kaj kunlaboron kun aliaj landoj en justa kaj fleksebla maniero, inkluzive de la modelo BRICS Plus. Ili plifortigos komunikadon kaj kunordigon por starigi pli justan kaj racian internacian ordon, rekomendos plu senpartiecon kaj justecon kaj konservos internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris, ke Ĉinio kaj Rusio devas prezenti novajn ideojn kaj proponojn por plua praktika kunlaboro.

Li faris la rimarkojn dum la kunveno de la prezidantoj de la komuna komisiono por regula renkontiĝo inter la ĉina kaj rusa registaraj ĉefoj, kiu okazis lunde kaj marde en la rusa urbo Volgogrado. Wang kunprezidis la kunvenon kun vicĉefministro Dmitry Rogozin de la rusa flanko. La kunveno celis efektivigi la konsentojn atingitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin pri plifortigo de reciproka fido kaj profundigo de praktika duflanka kunlaboro dum ilia kvara renkontiĝo ĉi-jare en la ĉina urbo Xiamen.

Wang diris, ke la kunveno de la prezidantoj de la komuna komisiono faras preparon por la novembra regula renkontiĝo de ĉina kaj rusa ĉefministroj. Li diris, ke ĉina-rusaj rilatoj disvolviĝis sur alta nivelo en la lastaj jaroj, kun grava progreso de duflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio restas la plej granda komerca partnero de Rusio, kaj duflanka kunlaboro en investo kaj infrastruktura interligo vastiĝas stabile.

Rogozin diris, ke Rusio volas labori kun Ĉinio por plifortigi la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo.

Ĉinio diris marde, ke ĝi bonvenigas Svision ludi rolon kiel mediacianto en solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Svisa prezidento Doris Leuthard diris lunde, ke la neŭtrala lando volas agi kiel mediacianto por interhelpi en solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, inkluzive de gastigo de ministeriaj intertraktadoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio rimarkis la deklaron de Svisio. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas kaj stimulas ĉiujn ideojn kaj sugestojn, kiuj helpas mildigi streĉecon kaj alfrontadon, fortigi reciprokan konfidon, rekomenci dialogon frue kaj solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ bonvenigas ĉiujn landojn ludi konstrueman rolon en solvado de la demando.

Geng diris, ke la ĉefa opinio de la internacia komunumo estas, ke la nuklea demando de la Korea Duoninsulo devas esti solvita per dialogo kaj intertraktado en paca maniero, kaj Ĉinio esperas, ke rilataj partoj aŭskultos la raciajn voĉojn de la internacia komunumo kaj estos trankvilaj anstataŭ provoki kaj eksciti la flamojn. Milita ago ne estas efika elekto kaj sankcio ne estas la fundamenta elirejo por la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

La Korea Demokratia Popola Respubliko dimanĉe efektivigis sian sesan kaj plej grandan nuklean provon, malobservante rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin