Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vokas tiri lecionojn el ĉina-hinda landlima demando

(GMT+08:00) 2017-09-08 14:10:36     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke estas necese tiri lecionojn de la lastatempa okazaĵo por defendi pacon en la landlima regiono.

Wang faris la rimarkojn en respondo al rilata demando en gazetara konferenco. Li diris, ke Hindio retiris armeanojn kaj ekipaĵojn el la regiono Dong Lang (Doklam) post milita alfrontado daŭranta de la mezo de junio ĝis la fino de aŭgusto, kaj la du flankoj devas konvene trakti malkonsentojn kaj demandojn surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto.

La Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, nome reciproka respekto pri suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, ne-interveno en alies internajn aferojn, egaleco kaj reciproka profito kaj paca kunekzisto, estis aprobitaj de Ĉinio kaj Hindio en la 1950-aj jaroj, kaj nun vaste akceptitaj kiel normoj por rilatoj inter landoj.

Wang diris, ke la du flankoj devas efektivigi konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj por certigi sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke ambaŭ flankoj devas plifortigi reciprokan fidon kaj trakti sin reciproke kiel disvolvajn ŝancojn kaj partnerojn, sed ne kontraŭulojn kaj minacojn. Paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro estas nepra elekto kaj ĝusta direkto de ĉina-hindaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin