Ĉina kaj franca ŝtatestroj telefone diskutis pri situacio en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-08 18:15:54     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede telefone konversaciis kun sia franca paraelulo Emmanuel Macron pri la demando de la Korea Duoninsulo, emfazante la insiston de Ĉinio, ke la duoninsulo devas esti sennukleiigita.

Xi diris, ke Ĉinio estas firma pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekto de la internacia reĝimo de nuklea ne-disvastigo kaj konservo de paco kaj stabileco en Nordorient-Azio.

Xi diris, ke nur paca traktado per dialogo kaj intertraktado povas solvi la nuklean demandon. Li esprimis esperon, ke Francio, kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, ludos konstrueman rolon por mildigi la situacion kaj rekomenci dialogon.

Macron diris, ke lia lando ĉima klopodas por konservi pacon kaj stabilecon sur la Korea Duoninsulo kaj atribuas gravecon al la starpunkto kaj rolo de Ĉinio en solvado de la demando. Li aldonis, ke li volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por antaŭenpuŝi konvenan solvadon de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin