Ĉinio: Pakistano faris sian plejeblon en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-09-08 20:16:50     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Pakistano estas bona frato kaj amiko de Ĉinio. Ĉinio konas kaj komprenas Pakistanon pli bone ol iu jan alia lando.

Wang faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Khawaja Asif post renkontiĝo. Responde al demando pri novaj politikoj de Usono al Afganio kaj Sud-Azio, Wang diris, ke terorismo estas tutmonda demando, al kiu estas bezonata komuna reago de ĉiuj landoj. Li akcentis, ke ĉiuj partioj devas kunlabori plenforte anstataŭ riproĉi unu alian.

Wang diris ankaŭ, ke Pakistano delonge estis suferanto de terorismo kaj ankaŭ grava partoprenanto de internacia kontraŭterorisma kunlaboro, kaj estas konate, ke la registaro kaj popolo de Pakistano faris grandan klopodon kaj pagis grandan koston por bati terorismon, tial la internacia komunumo devas plene agnoski ilian klopodon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin