Ĉinio aprobas pluan reagon de Sekureca Konsilio de UN pri Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-09-08 13:43:41     Redaktoro:Pluveta

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde en Pekino, ke konsiderante la novan ŝanĝiĝon de la situacio en la Korea Duoninsulo, Ĉinio aprobas pluan reagon kaj necesajn rimedojn de la Sekureca Konsilio de la UN.

Wang faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta nepala vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Krishna Bahadur Mahara post renkontiĝo. Responde al la demando de raportisto el la novaĵ-agentejo Reuters, ke Usono puŝas la Sekurecan Konsilion de la UN adopti rezolucion pri novaj sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respublikio, Wang diris, ke Ĉinio esperas, ke la KDPR havos ĝustan juĝon kaj ne plu defios la komunan konsenton kaj la bazlinion de la internacia komunumo. Konsiderante la novan ŝanĝiĝon de la situacio en la Korea Duoninsulo, Ĉinio aprobas, ke la Sekureca Konsilio de la UN faru pluan reagon kaj prenu necesajn rimedojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin