Novaĵoj (Septembro 08)

(GMT+08:00) 2017-09-08 17:05:40     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto telefone konversaciis kun germana ĉefministro;Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj alvokis tiri lecionojn el ĉina-hinda landlima demando. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel laŭ interkonsento.

Xi montris, ke nuntempe la dulandaj rilatoj ĝuas grandan disvolvadon. Xi aldonis, ke antaŭ nelonge li vizitis Germanion kaj ĉeestis pintkunvenon de Grupo 20 en Hamburgo, kaj dume li kaj ĉefministro Merkel venis en akordon pri akcelo de plenampleksa partnereco kaj plifortigo de kunordigo pri internaciaj aferoj.

Merkel diris, ke la junia vizito de prezidanto Xi estas tre sukcesa kaj havas gravan signifon por disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj cetere, politikaj, komercaj, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj estas pli kaj pli striktaj. Ŝi asertis, ke Germanio esperas subteni komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la nuna situacio en la Korea Duoninsulo. Xi emfazis, ke Ĉinio firme sin dediĉas al sennukleigo de la Korea Duoninsulo por protekti internacian sistemon de nuklea nedisvastigo kaj garantii pacon kaj stabilecon de Nordorient-Azio. Xi asertis, ke faktoj pruvas, ke la demando de la Korea Duoninsulo devas esti solvita en paca maniero, inkluzive de dialogo kaj konsiliĝo, kaj tio bezonas komunan klopodon de la internacia komunumo.

Merkel diris, ke Germanio subtenas pacan solvadon de la demando en politika maniero kaj aprobas, ke koncernaj partioj revenu al la ĝusta vojo por solvi la disputojn per intertraktado. Ŝi aldonis, ke Germanio volas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio por kiel eble plej frue trovi solvon.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris ĵaŭde, ke Ĉinio klopodas establi investan fonduson de 100 miliardoj da juanoj (15,3 miliardoj da usonaj dolaroj) por financi projektojn de regiona kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio.

Wang faris la rimarkojn en komerca konversacio dum la 3a Orienta Ekonomia Forumo en la rusa malproksimorienta havenurbo Vladivostoko. Li diris, ke Ĉinio pretas grandigi la skalon de la investa fonduso kaj sugestas, ke la Silkvoja Fonduso financu ĉina-rusajn komunajn programojn. La ĉina registaro instigas entreprenojn investi en la Malproksima Oriento de Rusio kaj vastigi kunlaboron en fabrikado, ekspluato de resursoj, infrastrukturo, agrikulturo kaj turismo. Ĉinio plu klopodos por faciligi la komercon kaj peti siajn kompaniojn observi rusajn leĝojn kaj regulojn, kaj samtempe ĝi esperas, ke la rusa flanko efektivigos siajn favorajn politikojn kaj protektos la leĝajn interesojn de ĉinaj entreprenoj. Li diris, ke Ĉinio estas ideala partnero de Rusio en ekspluato de la Malprosima Oriento kaj ambaŭ flankoj povas kune esplorserĉi grandajn ŝancojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke estas necese tiri lecionojn de la lastatempa okazaĵo por defendi pacon en la landlima regiono.

Wang faris la rimarkojn en respondo al rilata demando en gazetara konferenco. Li diris, ke Hindio retiris armeanojn kaj ekipaĵojn el la regiono Dong Lang (Doklam) post milita alfrontado daŭranta de la mezo de junio ĝis la fino de aŭgusto, kaj la du flankoj devas konvene trakti malkonsentojn kaj demandojn surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto.

Wang diris, ke la du flankoj devas efektivigi konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj por certigi sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke ambaŭ flankoj devas plifortigi reciprokan fidon kaj trakti sin reciproke kiel disvolvajn ŝancojn kaj partnerojn, sed ne kontraŭulojn kaj minacojn. Paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro estas nepra elekto kaj ĝusta direkto de ĉina-hindaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio jam postulis seriozan intertraktadon kun Sud-Koreio pri lokado de la usona antimisila sistemo THAAD.

Amaskomunikiloj raportis, ke Sud-Koreio jam instalis la kvar restajn lanĉilojn de la usona antimisila sistemo THAAD en iama golfejo.

Responde al rilata demando, proparolanto Geng Shuang diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri la lokado de la antimisila sistemo restas firma, klara kaj konsekvenca.

Geng diris, ke la ĉina flanko vokas Usonon kaj Sud-Koreion doni atenton al la sekurecaj zorgoj kaj interesoj de Ĉinio kaj aliaj landoj en la regiono kaj haltigi la lokadon tuj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde en Pekino, ke konsiderante la novan ŝanĝiĝon de la situacio en la Korea Duoninsulo, Ĉinio aprobas pluan reagon kaj necesajn rimedojn de la Sekureca Konsilio de la UN.

Wang faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta nepala vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Krishna Bahadur Mahara post renkontiĝo. Responde al la demando de raportisto el la novaĵ-agentejo Reuters, ke Usono puŝas la Sekurecan Konsilion de la UN adopti rezolucion pri novaj sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respublikio, Wang diris, ke Ĉinio esperas, ke la KDPR havos ĝustan juĝon kaj ne plu defios la komunan konsenton kaj la bazlinion de la internacia komunumo. Konsiderante la novan ŝanĝiĝon de la situacio en la Korea Duoninsulo, Ĉinio aprobas, ke la Sekureca Konsilio de la UN faru pluan reagon kaj prenu necesajn rimedojn.

Japana ĉefministro Shinzo Abe diris ĵaŭde post renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin en la rusa malprosimorienta urbo Vladivostoko, ke Japanio decidis konkludi pacinterkonsenton kun Rusio.

Posttagmeze en tiu tago Abe ĉeestis la plenan kunvenon de la 3a Orienta Komerca Forumo, kaj poste li renkontiĝis kun Putin.

Abe diris post la renkontiĝo, ke kiel Putin diris dum sia vizito al Japanio, la plej grava por la rilatoj inter Rusio kaj Japanio estas subskribo de duflanka pacinterkonsento, kaj ĉi-foje la japana flanko decidis, ke li kaj Putin persone subskribu pacinterkonsenton. Abe aldonis, ke laŭ interkonsento, li kaj Putin refoje renkontiĝos dum ĉeesto al la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro novembre en Vjetnamio.

La Usona Geologia Esploro diris, ke forta tertremo mezurita je riktera skalo 8 trafis la sudan marbordon de Meksiko ĵaŭde vespere.

La epicentro estas je 96 kilometroj sudokcidente de la urbo Pijijiapan en la meksika stato Chiapas, kun profundo de 33 kilometroj.

La skuo estis sentebla ankaŭ en la ĉefurbo Meksik-Urbo, kaj multaj homoj kuris el konstruaĵoj al stratoj.

Homoj diris, ke la skuo daŭris ĉirkaŭ dudek sekundojn, kaj la fenestroj kaj litoj en la konstruaĵoj tremis, kiam la tertremo okazis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin