Baldaŭ okazos la 14a ekspozicio por Ĉinio kaj ASAN

(GMT+08:00) 2017-09-09 15:06:12     Redaktoro:Xiong

La 8an de septembro Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke la 14a ekspozicio por Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj samtempe la pintkonferenco de komerco kaj investo por Ĉinio kaj ASAN okazos de la 12a ĝis la 15a de septembro en Nanning, Guangxi. La ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, la bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah, la kamboĝa ĉefministro Bun Rany Hun Sen, la vjetnama vicĉefministro Truong Hoa Binh, la laosa vicĉefministro Sonexay Siphandone, la kazaĥa unua vicĉefministro Ackar Mamin ĉeestos la malferman ceremonion.

Dum la ekspoziciado Zhang Gaoli intervidiĝos kun alvenintaj eksterlandaj gvidantoj kaj ĉeestos la inaŭguran aktivecon por la kunlabora forumo inter lokoj ĉinaj kaj kazaĥaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin