Kvindek ok mortintoj nombriĝas en la tertremo de Meksiko

(GMT+08:00) 2017-09-09 15:50:56     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 7a de septembro, en Meksiko, okazis 8.2-grada forta tertremo. Posttagmeze de la 8a de septembro funkciulo de la nacia organizaĵo pri civila defendo sub la meksika Ministerio de Internaj Aferoj diris, ke laŭ raporto de la nacia komitato por urĝeco jam mortis en la tertremo kvindek ok homoj.

Oaxaca en la sudo de Meksiko estas ŝtato la plej grave suferigita en kiu mortis kvardek kvin homoj. Kaj en la ŝtatoj Chiapas kaj Tabasco viktimis respektive dek kaj tri.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin