En Burundo estas trovitaj pli ol 110 kolektaj tombofosoj por masakritoj

(GMT+08:00) 2017-09-09 16:49:00     Redaktoro:Xiong

La 8an de septembro, en la ĉefurbo Buĵumburo, la burunda komitato por faktoj kaj pacigo diris, ke en la provinco Ndadaye, meze de Burundo, ĝi trovis pli ol 110 kolektivajn tombofosojn por viktimoj masakritaj.

En tiutage gazetara konferenco Monsignor Jean Louis Nahimana, la prezidanto de la burunda komitato por faktoj kaj pacigo, diris, ke tiuj ĉi kolektivaj tombofosoj estis lasitaj dum la masakrado en 1972 kaj 1993. Burundaj civitanoj sciigis la komitaton kie estas la tombofosoj, tiuj poste konstatis ilin. Nahimana urĝis, ke la lokaj aŭtoritatoj protektu la kolektivajn tombofosojn, por eviti, ke la farintoj detruu la atestojn.

La komitato por faktoj kaj pacigo, fondiĝinta en 2014, komisiite faras esploradon pri genocidoj okazintaj depost la sendependiĝo de Burundo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin