En la tertremo de Meksiko mortis sesdek kvin homoj

(GMT+08:00) 2017-09-10 13:52:52     Redaktoro:Xiong

Tagmeze de la 9a de septembro Luis Felipe Puente, funkciulo de la nacia organizaĵo pri civila defendo sub la meksika Ministerio de Internaj Aferoj, diris, ke nun estas sesdek kvin homoj, kiuj viktimis en la tertremo de Meksiko.

Vespere de la 7a de septembro okazis forta tertremo en Meksiko. Puente tagmeze de la 9a diris al amaskomunikiloj, ke Oaxaca en la sudo de Meksiko estas ŝtato la plej grave suferigita, en kiu mortis kvardek ses homoj. Kaj en la ŝtatoj Chiapas kaj Tabasco mortis respektive dek kvin kaj kvar.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin