Irano daŭre observos la interkonsenton pri nuklea problemo de Irano

(GMT+08:00) 2017-09-10 13:55:53     Redaktoro:Xiong

La 9an de septembro Ali Akabar Salehi, irana vicprezidento kaj samtempe prezidanto de la irana atomenergia organizaĵo, diris ke, eĉ se Usono reteriĝos, nur subtenate de ĉiuj aliaj koncernaj partioj Irano ankoraŭ observos la kompletan interkonsenton pri nuklea problemo de Irano.

En tiu tago la irana gazetara televidstacio, citante vortojn de Salehi, diris: "Se Usono retiros sin el la mekanismo, t.e. la kompleta interkonsento pri nuklea problemo de Irano, sed ĉiuj aliaj landoj daŭre observos ĝin, nome Britio, Francio, Germanio, Ĉinio kaj Rusio, tiam Irano probable sekvos tiun interkonsenton."

Salehi diris ankaŭ, ke la sankcioj donitaj de Usono "celas malbonigi la cirkonstancojn de komerca funkciado kaj malhelpi grandajn entreprenojn kaj bankojn disvolvi kunlaboron kun Irano."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin