Aminda famulo

(GMT+08:00) 2017-09-11 11:23:29     Redaktoro:Zhao
Aminda famulo

(Claude Piron)


Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj literoj, legiĝis ĉie en la urbo. Li certe estis la plej populara kantisto. La stelo, kiu brilis en la nokto. La plej aminda kantisto niatempa.

Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris. Li kantis rapide, vigle, ĝue. Kaj liaj vigleco kaj ĝuemo iel transdoniĝis al la publiko.

Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis. Kaj li estis kuraĝa. Malŝatantoj diris, ke li krias. Ne, li ne kriis. Li vokis. Li devis voki, ĉar li volis veki. Li alvokis nin kontraŭstari maljustecon. Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis. Por ke ili fariĝu aktivaj. Por ke ili agu kontraŭ ĉio malbona en nia socio. Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.

Kiun ŝancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min? Miaj ideoj estis malsaĝaj. Sed mi volis ian kontakton kun li. Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi. Sed scii ne sufiĉas por forigi ideon, ĉu? Mi volis, ke li amu min.

Kiam li aperis antaŭ ĉies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis. Ŝajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur ĝi. Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante ŝanĝiĝanta danco.

Dum li kantis, lia tuta korpo dancis. Li ne kantis nur per la buŝo, la lipoj, la lango. Li kantis tutkorpe. Kaj pro tio la aŭskultantoj dancis sian sidan danceton, laŭ la muziko, sur siaj seĝoj. Mi ĉiam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel plaĉ-aranĝe kombitajn. Sed dum li dance kantis tie, ankaŭ liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio. Strange, mi trovis lin eĉ pli aminda tiel.

Kiam li finis, mi iris atendi lin. Mi havis tri diskojn kun mi. Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili. Mi sciis, ke li eĉ ne rigardos min. Estos nur momenta renkontiĝo, interŝanĝo de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko. Jes, mi sciis tion. Mi ne atendis ion alian. Kaj tamen mi esperis.

"Via nomo estas Vera, ĉu ne?" li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.

"Kiel vi povas scii? Jes," mi respondis nekomprene.

Estis nekompreneble. Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?

"Mi tuj rekonis vin," li plu diris. "Li estas bonega."

Pli kaj pli strange!

"Kiu estas bonega?"

"Sergjo," li respondis.

"Sergjo?" Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: "Kiel li estas bonega? Pri kio?"

Homamaso premis min tiel forte, ke fariĝis pli kaj pli malfacile spiri. Ĉiuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, aŭ sur papero. Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon. Li rigardis ilin.

"Aŭskultu," li amikvoĉis, "ĉu vi akceptus vespermanĝi kun mi morgaŭ?" Li enmanigis al mi karton. "Jen la adreso de la restoracio. Ekde la oka mi atendos vin. Ni ne povus paroli trankvile ĉi tie. Sed morgaŭ mi havos libertagon. Ripozigos min vespermanĝi kun vi."

Mi jesis, dankis, foriris, apenaŭ konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.

Dormi mi ne povis. Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis. Ĉu entute la invito estis reala? Ĝi estis apenaŭ kredebla. Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge vekiĝis, kaj la pensoj plu kaj plu turniĝis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min. Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi ellitiĝis por rigardi la restoracian karton. Ĝi estis reala.

Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preskaŭ sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori. Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro. Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas. Mi havas kelkajn hejme, ĉar kiam mia patrino vizitas min, ŝi ĉiam lasas iom da ili. Sed ĉi-foje miaj principoj malvenkis: mi enbuŝigis dormigilon kaj finfine glitis dormen. Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beliĝon.

Kiam mi forlasis mian loĝejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si ĝustajn ideojn pri mia "malsano". Sed mi povis nenion fari tiurilate. Mi estis preskaŭ certa, ke li ne estos tie. Kial li estus? Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire. Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.

Mi tre bedaŭrus, se li ne tenus sian promeson. Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi manĝon kun viro, kiun mi de malproksime ege ŝatis, eble eĉ amis, sed mankus ankaŭ la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon? Kiu estas Sergjo?

Fakte, kontraŭ mia atendo, sed laŭ mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj ĉe la enirejo. Li direktis al mi larĝan rideton, kiam li ekvidis min.

"Venu," li diris. "Ni havas tablon en aparta ĉambro, tiel neniu ĝenos nin. Ne estas agrable esti fama. Oni malfacile defendas sin kontraŭ scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj."

Li kondukis min al eta aparta manĝoĉambro.

"Kiel vi fartas?" li afable demandis, post kiam li mendis la manĝon.

"Mi kuŝis sendorme dum la tuta nokto. Pro vi."

"Ĉu mi estas tiel terura?"

"Tion mi ne povas diri, ne konante vin. Oni konas homon nur post kiam oni manĝis tutan kilogramon da salo kun li aŭ ŝi. Kaj je ĉiu manĝo, kiom da salo ni enprenas? Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj. Kiel vi povas koni mian nomon?"

"Mi diris al vi: pro Sergjo."

"Sed mi konas neniun Sergjon."

"Ĉu vere? Kion pri la desegn-instruisto?"

"Ha, tiu! Mi eĉ forgesis lian nomon. Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo. Foje li petis la permeson desegni min."

"Ĝuste. Li estas ŝanca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin. Mi vidis tiun belan desegnaĵon en lia sidĉambro. Kaj mi enamiĝis al la belega knabino sur ĝi. Kompare kun la realo, tamen, tiu desegnaĵo estas nenio."

"Kaj dume mi enamiĝis al vi pro viaj kantoj!"

* * *

Mi estis plej malsaĝa. Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron. Mi forlasis mian urbon. Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis. Li estis freneza pri mi, mi pri li. Ĝis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam ĉio inter ni ŝajnis subite neelporteble supraĵa, kiam ambaŭ komprenis, ke tio estas kvazaŭ ludo, aŭ pli ĝuste interludo inter la seriozaj okazaĵoj de la vivo.

Mi revenis hejmen, laca, eĉ ne konscia, ke mi almenaŭ riĉiĝis per speciala, instrua sperto...

Sed mia vivo ĉiam plenas je strangaj ŝancaj okazaĵoj. En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn. Mi provis interesiĝi pri tio, kio vidiĝas tra la fenestro, sed ne vere sukcesis. Mi sukcesis atenti nenion, ankaŭ ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi. Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:

"Vera, ĉu vi malĝojas?", nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!

Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron. Kaj ĉiutage ni feliĉas pli kaj pli. Li ofte aŭskultas diskojn aŭ kasedojn de mia iama amanto, ĉar li tre ŝatas lian manieron kanti. Ankaŭ mi. Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.

Ankaŭ nia kantisto tion scias. Li foje diris al mi: "Kiam mi staras antaŭ publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumiĝas, kaj nur forta, densa lumo elektra direktiĝas al mi, kaj mi ekkantas, tiam, ŝajnas, ke la ordinara "mi" iras flanken, kaj lin anstataŭas alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi".

La kantisto kaj la ĉiutagulo: du viroj loĝas en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon. La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua... la dua ne estas malbona knabo, sed ankaŭ ne tia viro, kun kia mi deziras vivi. Mi eĉ ne bedaŭras, ke la unua ne vivas nur por mi. Kompare kun Sergjo, li apenaŭ ekzistas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin